Skip Navigation

Kiel vi festis la Zamenhofan tagon 2025?

La 15-an de Decembro ni, esperantistoj, festas la Zamenhofan tagon, aŭ la Tagon de Esperanta libro. Kiel vi festi ĝin?

En Slovakio ni kunigis la feston kun brigado en (daŭre relative nova) Esperanta arĥivo. Ĝi enhavas multajn librojn, gazetoj kaj alian materialon, sed ĝi dume ne estas plene ordigita. Ni daŭrigis apartigadon de pluroblaĵoj kaj ordigadon de gazetoj kronologie. Tio estas "formika" laboro (atentado pri multaj detaloj), do eĉ kiam oni multe laboras, la rezulto estas malbone videbla. Ni bone progresas, kvankam daŭre multo restas farinda.

Vespere ni komune feste manĝis, babilis, kaj fine Majka Minichová gvidis muzikumadon, ludante gitaron kaj gvidkantante.

Sekvan tagon ni havis kelkajn prelegetojn en la oficejo de E@I. Petro Baláž prezentis lastatempajn aktivaĵojn de E@I, novajn eldonaĵojn, UK-jn 2026 en Aŭstrio kaj 2027 en Aŭstralio (simileco de landonomoj pure hazarda :).

Maciej Jaskot (profesoro pri la hispana lingvo en la universitato en Krakovo) pri mitoj de lingvolernado.

KuboF Hromoslav pri novaĵoj de Vikimedio EO kaj la Projektejo - nove preparata projekta mastrumilo por la tuta Esperanta komunumo.

Estis menciitaj ankaŭ nuntempaj projektoj subtenitaj de Erasmus+, kiel SANO (reprezentita de VMEO) kaj pluraj de E@I.

Comments

2